
Vizio
Ĉiam vivi kiel mia plej granda vizio de mi mem kaj serĉi miajn proprajn raciajn interesojn.
Sperto
On-Campus Jobs 2021

Mi laboris en mia propra lernejo, en la programo On-Campus Jobs, kiu dungas studentojn. Mi ellaboris retejon por doni kursojn, per la
Lana Bot 2020 - 2021

Sekvu la prezojn de viaj plej ŝataj paroj da kriptamoneroj el Incognito blokĉeno.
Ensi Bot 2020 - 2021

Sekvu la staton kaj monon de viaj nodoj el Incognito blokĉeno.
Incognito memos 2022
Paĝo por vidi ĉiujn memos (mesaĝojn) de ĉiuj transakcioj faritaj sur la Incognito blokĉeno.
Vidu ĝin vi mem!
Ni akceptas kriptamonerojn 2022
Mi kreis ĉi tiun retpaĝon por ke nia familia negocio akceptu kirptamonerojn.
Vidu ĝin vi mem!
Ni reduktu nian karbonan spuron 2020

Elektu la aferojn, kiujn vi povas aŭ volas fari, kaj vi vidos, kiel malpliiĝas via karbona spuro.
Vidu ĝin vi mem!
Telegram Support Force 2020 - 2021

Mi estis volontulo en la teamo de Telegram Support Force ekde junio de la 2020 ekde novembro de la 2021, pacience helpante centajn homojn kaj kunlaborante kun diversaj aliaj volontuloj.
Edukado
React-a atestilo - W3 2022
Javascript-a atestilo - W3 2022
Programara Inĝeniero Nefinita - Tecmilenio 2020 - 2022
Kun stipendio de 60%. Mi foriris ĉar ili havis nenion novan por instrui al mi.
Master en Coding - Dev.f 2020 - 2021

La plej granda programista lernejo de Latin-Ameriko.
Ĉi tiu estas la plej riĉa kurso, kiun mi faris kun Dev.f. Unujara grado, de interreta projektado ĝis backend.
Cinta Negra Android - Dev.f 2017

Ĉi tie mi lernis fari Android aplikaĵojn per Java.
Cinta Roja - Dev.f 2016

Ĉi tiu estis la meza kurso kiun ili havis. Mi estis la plej juna studento: mi aĝis 15.
Lingvoj
Fakte mi estas poligloto. Poligloto signifas iu kiu scias 4 aŭ pli lingvojn.
Alklaku ilin por vidi pli informon.
![]() Hispana |
|
Mi vere lertas pri ortografio en la hispana, ĉar mi ŝatas verki ĝuste, eĉ kiam mi babilas kun amikoj, eble ĉar mi ŝatas legi, speciale klasikan literaturon. |
|
Angla |
|
Mia patrino estis angla instruisto, do ŝi instruis min ĉion kion ŝi sciis. Mi atingis 130 en Duolingo Test. |
|
Esperanto |
|
Germana |
|
Mi volas lerni la germanan ĉar unu el miaj longtempaj celoj estas loĝi en Svisio 🇨🇭. |